Monday, April 1, 2013

10a Himalaja Renkontigxo


Sukcese Okazis la 10a Himalaja Renkontigxo en Nepalo

La 10a Himalaja Renkontigxo okazis de la 26a de februaro gxis la 11a de marto 2011. Partoprenis la tutan programon entute 45 esperantistoj, kaj simala nombro nur parton. La partoprenantoj inkluzivas 10 personojn el Japanio, 2 el Pollando, 4 el Francio, 1 el Rumanio kaj 1 el Danio; cxiuj aliaj estis nepalanoj. La cxi-jara celo de la programo estis florigi la Esperantan movadon en la orienta parto de Nepalo.

La programo komencigxis la 26an de februaro per akceptado de la gastoj; NEspA formale bonvenigis ilin en la 27a vespere en Marsangdi hotelo en Thamel. La prezidantino de NEspA s-ino Indu Devi Thapaliya solene malfermis la programon. Reprezantantoj el diversaj grupoj (Francio: s-ro Sarbach Michel; Japanio: s-inoTakagi Michiko kaj s-ro Hori Yasuo; Danio: Peter Wraae; kaj Pollando: Kristina Bednarz; Rumanio: Maria Butan, KAEM-ano s-ro Mukunda Raj Pathik kaj Renkontigxocxefo s-ro LP Agnihotry kaj konsilanto de NEspA s-ro Philip Pierce deziris sukceson al la Renkontigxo. La cxefgasto de la program, s-ro Hori Yasuo (Japanio), lumigis kandelon kaj disdonis Renkontigxan materialon. Li gratulis cxiujn partoprenantoj pro la partoprenado en la 10a Jubilea Renkontigxo en Nepalo. Li opiniis ke se aliaj landoj en Azio faras similajn arangxojn estos bona por la movado.

Dekunutaga ekskurso kaj piedvagado komencigxis la 28an de februaro post du tagoj dedicxitaj al ekskursoj en Katmanduo valo. En Itahari bonvenigis la grupon loka muzikistaro kaj girlandoj en programo organizita de la urbestro Ganesh Raj Karki. Poste oni paradis kun standardo de Esperranto tra diversaj lokoj de la urbo. Pri la evento raportis diversaj lokaj televidkanaloj (inkluzive la faman televidkanalo Avenue ) kaj sekvatage multaj jxurnaloj. Bonvenigante, urbestro deziris sukceson al nia lingvo kaj vojagxo. Ni ekmarsxis de Basantapur kaj atingis en la 6a de marto Pathivara, trairinte Cauki (2690m), Gufapokhari (2890), Sangu, Doivan kaj Funkgling. Granda grupo da studantoj kaj aliaj lokaj homoj bonvenigis la gaston per florcenoj kaj muziko. En Sangu okazis formala parolado sur la teraso de la altnivela lernejo Narayani. Reprezentantoj el diversaj landoj parolis en la programo. Oni spektis kulturan programon faritan de lenantoj. S-roj Michel kaj Pierre el Francio disdonis notofoliojn kaj krajonojn al la lernejo.


En la 7a de marto la tuta grupo ekveturis al Ilam. La prezidanto de la komerca asocio de Taplejung, s-ro Tara Ghimire adiauxis cxiujn gastojn per sxalo. Ilam estas fama pro siaj teogxardenoj kaj natura beleco. En la 8a s-ro Janardan Uprete (prezidanto de Mecxia
Esperanto-Societo) bonvenigis la gastojn en Surunga(Jhapa Distrikto). Dum la tago ni piknikis en fama loko de Jhapa nomigxanta Domukha. En la 9a matene komencigxis prelegoj ekde la 8a horo. S-ro Hori Yasuo instruis Esperanton, kaj poste s-ino Maria Butan prelegis pri la Rumanio kiel vojkrucigxa lando de Euxropo, Peter Wraae prelegis pri la dana filosofo Martinus , Kristina prelegis pri la kulturo(aparte la mangxajxo) de Pollando, Pierre prelegis pri fisxkaptado en sia loko, Chol Nath Pokharel el Nepalo prelegis pri la kulturo (aparte al geedzigxritoj) de la Rai- komunumo, kaj Hori Yasuo kaj Ota Shigeko parolis pri la katastrofo en Fukoshima. Poste gravuloj de la urbo estis invititaj, kaj S-roj: Hori Yasuo kaj Peter Wraae kl arigis pri Esperanto al la invititoj. Okazis auxkcio poste kultura programo kiu inkluzivis la dancoj de Majhi kaj Chaudari komunumoj. La grupo kantis la Esperanto-himnon, kaj f-ino Anuradha Baral kantis Esperantan kanton. La programo finigxis per internacia vespero. La grupo alvenis Katmanduon en la 10a de marto, sed 3 japanaj samideanoj pro malsano devis pli frue reveni.
Okazis neformala adiauxa vespero en Esperanto-domo en Thamel, kun vespermangxo preparita de NEspA-volontuloj. Oni kantis kaj babilis dum tiu lasta vespero.

La cxi jara Renkontigxo estis ege sukcea pro diversaj kialoj. Ni povis propagandi nian lingvon en la orienta parto de Nepalo, kies centro estas nun Itahari igxis. Niaj samideanoj havis sxancon viziti lokojn kien normalaj turistoj apenaux iras. La bonkora bonvenigado de la urbestroj kaj popoloj de Itahari kaj Sangu per loka folklora muziko kaj la radiaj kaj televidaj elsendoj sendube montrigxos fruktodonajn por nia movado. Cetere ni fondisNarajani Esperanto-Societo en Simala survoje al Itahari en la 28a de februaro, kaj grupo da novaj lernantoj de Esperanto bonvenigis nin vespere per sxalo. Cxijare okazis 6 gravaj prelegoj en Itahari. kaj s-ro Hori Yasuo estis intervuita de loka radio elsendo. Ni esperu ke la celo de la Renkontigxo,nome disvastigi Esperanto en nia lando, pli kaj pli sukcesos.
Fine ni dankas al cxiuj organizoj kaj individuoj kiuj helpis por sukcesigi la 10an jubilean renkontigxon en Nepalo. (UEA kaj KAEM)
Nome de la organizantoj mi pardonpetas, se ni iam kreis malgxojan etoson dum la vojagxo. La 11a Himalaja Renkontigxo okazos en la okzidenta parto de Nepalo al Pun Hill, kie vi de la hotelcxambro vidos la montoj Dhaulagiri, Machapuchhre kaj Annapurna.

Raportas
Bharat K Ghimire

No comments:

Post a Comment