Thursday, October 31, 2013

Barata Esperanto-Kunveno - 2013

Barata Esperanto-Kunveno
Kunlabore kun Goethe-Zentrum

26-27 oktobro 2013
Hajderabado, Barato

La kunvena raporto

“Ni revigligu la movadon en Barato, kaj jen la vojo antaŭen!” Tio ĉi estis la optimisma mesaĝo de la Barata Esperanto-Kunveno (BEK) kiu okazis en Hajderabado, la 26an kaj 27an de oktobro 2013.

Malgraŭ politikaj tumultoj kaj pluvinundoj, 17 esperantistoj sukcesis kunveni ĉe la bela germana kulturcentro Goethe-Zentrum en la urbomezo en Hajderabado. Ses venis de Kolkato, unu de Goao, unu de Bengaluro, kaj unu venis de fora Rio de Ĵanejro, Brazilo! La ceteraj estis de Andhrapradeŝo -- el Tirupatio (1), Visakhapatnam (1), kaj Hajderabado mem (6).

Ĉar ne okazis estrarkunsido antaŭ la kunveno, tiu ĉi kunveno ne povis esti landa kongreso -- tial la nomo “Barata Esperanto-Kunveno”. Plue, pro malsano, la prezidanto de FEB, d-ro Abdul SALAM, ne povis veni. Tamen, ĉeestis la kunvenon la sekretario (A. Giridhar RAO), kaj la estraranoj s-ro P. PATRANABIS, d-ro RANGANAYAKULU kaj s-ro Nischad SALAM. Ankaŭ ĉeestis la kunvenon la eksprezidanto de UEA, d-ro Probal DASGUPTA. La ĉefgastino estis la administra-direktorino de Goethe-Zentrum, s-ino Amita DESAI.

Prepare al la kunveno, la Goethe-Zentrum malavare gastigis je la antaŭa tago publikan prelegon anglalingvan - “Esperanto: lingvo kaj kulturo”. Post la prelego, s-ino Desai petis la preleginton (Rao) fari similan prelegon por la ĉ. 70 germana-lernantoj de Goethe-Zentrum. Dum sia ĉefparolado en la kunveno, s-ino Desai ankaŭ proponis, ke oni instruu ĉe la kulturcentro Esperanton kiel preparlingvon por la germana.

La kunvena temo -- “Esperanto en Barato: eblecoj kaj defioj” -- estis amplekse diskutita en la tago-kaj-duono dum diversaj sesioj. Krome estis fruktodona sesio de konversacioj kun tri el niaj verkistoj -- s-ro S. S. PAL (kun Rao), kaj d-ro Ranganayakulu (kun Salam) kaj d-ro Dasgupta (kun d-rino Mina DAN).

Ankaŭ indas mencii la partoprenon de s-ino Marcia B. DE OLIVIERA el Rio. Ŝi prezentis la ni pere de multaj videoj buntan bildon de la diversega kulturo de Brazilo.

Se temas pri bunteco, la kulturprogramo sabatvespera lumigis la sudbaratan klasiksan muzikon karnatikan. La muzikgrupo a.s.t.i regalis la ĉeestantojn per viglaj eroj de diversaj komponistoj de la karnatika muziko. Ĉeestis la kulturprogramon multaj neesperantistoj. Ili miris, ke bone funkcias la lingvo Esperanto.

Fine de la kunveno proponis la dankvortojn, s-ro KOTHA Naga Siva.

Jen kelkaj el la proponoj de la kunveno.

- Ni kunvenu jare je specifaj datoj. Tiurilate, la tagoj antaŭ la Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo eble estas bona tempo. Tiel, ankaŭ eksterlandaj esperantistoj povas ĉeesti niajn kongresojn.

- Ni rekonektu kun la esperantistoj tra la tuta lando. Estas pluraj esperantistoj kun kiuj ni perdis kontakton. Ni refaru tiujn ligojn.

- Ni rekomencu eldoni nian revueton Fenestro -- ankaŭ la paperan version.

- Ni disvastigu informojn pri Esperanto en lernejoj, kolegioj, ktp.

- Tiucele, ni preparu informfoliojn pri nia afero en diversaj barataj lingvoj.

- Ni ankaŭ renovigu nian retejon kaj ĝisdatigu ĝin.

- Ni havu sekcion de ILEI en Barato kiu povas (i) plikapabligi niajn instruistojn; kaj (ii) konformigi la Esperanto-lernadon en Barato kun la KER-normoj ĉe ALTE.

- Ni kreu en la Vikipedio bazajn tekstojn pri barataj aferoj.

- Ni kreu en la Vikipedio profilojn de esperantistoj kiujn la mondo konas pro aliaj kialoj (projekto Vizaĝoj).

- Ni flegu rilatojn kun lokaj neesperantistaj rondoj.

- Ni faru kontaktojn kun la landa Uneska komisiono.

- Ni pagigu niajn membrojn, tiel ke ni povu sendi al UEA jaran sumon.

- Pli longtempa plano estas dungi plentempan laboranton por FEB.


Espereble, FEB antaŭenigos tiujn ĉi proponojn de la Barata Esperanto-Kunveno.


-- A. Giridhar Rao